Csaba Bodonyi
Csaba Bodonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1943 (81-jaraĝa) en Nyíregyháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto politikisto |
Csaba Bodonyi [ĉaba bodonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodonyi Csaba estas hungara arkitekto, parlamenta deputito (1985-1990), membro de Hungara Arta Akademio (2012).
Csaba Bodonyi[1][2] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1943 en Nyíregyháza.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La familio Bodonyi estis deportita dum la frua socialismo. La juna Csaba komence frekventis gimnazion en Debrecen, poste en Miskolc, kie li maturiĝis en 1961. Li akiris arkitektan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato nur en 1967, ĉar li interrompis la lernadon kaj laboris en Miskolc en arkitekta ateliero. Post la diplomo li laboris en pluraj lokoj, tamen plej longe inter 1970-1989 en la menciita ateliero de Miskolc. Intertempe en 1972 li akiris majstran diplomon, lia majstro estis Antal Plesz. Li estis ankaŭ ĉefarkitekto de Tokaj (1987–2012), atelierestro en Miskolc (1989–1997), parlamentano (1985-1990). En 1990 li malfermis propran atelieron, en 1998 li akiris pli altan diplomon DLA. Li ricevis premiojn inter 1979-2006 kaj titolon titulara profesoro en 1993. Li edziĝis en 1979.
Liaj konstruaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- kulturdomo de Edelény (1976)
- Grek-katolika preĝejo (Encs) (1991)
- Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Ózd) (1993-2000)
- piedira strato de Tokaj (1995)
- Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria (Szikszó) (ĉirkaŭ 2000)
- kuracejo de Tokaj (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine